Post la fino de la unua mondmilito, Edmond Privat havis samtempe multajn projektojn. Inter ili: li fondis kun aliaj viziuloj Radio-Genève, la radio stacio de Ĝenevo, kiu post kelkaj jaroj iĝos la Svislanda radio. Ĉi tio permesis al li alporti Esperanton al nova publiko. Sed ne estis facile. La bankoj ne volis helpi lin kun monoj ĉar tio estis utopio laŭ ili. Privat skribis tiujn vortojn en kiuj mi vidas multon esperon:
Kiom da fojoj mi aŭdis tiun vorton "utopio" kaj poste konstatis , ke la utopio baldaŭ fariĝis realaĵo!
0