La hodiaŭa ĉapitro temas pri libro kiun verkis Edmond Privat en 1928, tradukita esperanten "Interpopola konduto". Li diras kial iu lando ne komprenas la alian (najbaran) landon, kvankam ambaŭ havas la samajn valorojn. Ekzemple:
Bravaj homoj batalantaj por liberigi sian nacion estas herooj por ĝi kaj honorindaj patriotoj, sed en la okuloj de la ŝtato fremda, kiu okupas tiun landon, ili estas perfiduloj, ribelantoj kaj kondamnindaj krimuloj, kiuj meritas malliberigon.
Tio memorigas min pri ĉi tio: laŭ la paca movado, oni provu meti sin en la ŝuojn de la homoj de la alia lando kaj demandi sin, ĉu tio estus en ordo ĉe ni. Ekzemple: Svislando longtempe havis bankan sekreton, kio ebligis al riĉuloj (exemple de iu malriĉa afrika lando) kaŝi sian monon kaj ne pagi impostojn pri ĝi. Pro tio, (ni diru) la hospitaloj en la malriĉa afrika lando estus tre malbonaj. Ĉu estus bone, se Svislando ne havus monon por malsanejoj, ĉar riĉuloj ĉe ni kaŝus sian monon en riĉa afrika lando? Ni indignus, ĉu ne?
Vi bele scribas. Mi same sentas de či tiu subjekto.