La tre okupita Privat (2/3)
Esperanto

La tre okupita Privat (2/3)

by

reading
politics
history

Inspirite de la suffragettes movado en Anglujo, Privat batalis ankaŭ en sia lando, Svislando, por la virina egaleco kun la viroj, precipe pro la virina voĉdonrajto. Li skribis:

En Svislando ni komencis batalon por sama celo, sed ĝis nun ankoraŭ ne sukcesis. (...) Tamen (...) mi esperas vidi la sukceson de niaj klopodoj antaŭ ol mi mortos (...)

Bedaŭrinde li ne spertis tiun tagon, ĉar li mortis en 1962, naŭ jaroj antaŭ la enkonduko de la virina voĉdonrajto en Svislando en 1971. Tio okazis antaŭ nur 50 jaroj.

Mi opinas ke kiu ajn vivas en iu lando, havu la okazon de partoprenado en organizado de la lando. Do, ne nur la fremduloj sed ankaŭ la infanoj rajtus voĉdoni. En la kazo de infanoj, mi lasus la gepatrojn voĉdoni nome de iliaj infanoj ĝis ili rimarkas ke la infanoj mem estas maturaj por voĉdoni. Sed plei malfrue ol kiam ili plenkreskos. Jen la kialo kial mi estas favora al voĉdona aĝo de 16 jaroj, pri kiu nuntempe diskutas politikistoj. Sed kiel vi vidis, mi irus multe pli. Ĉu mi estas viziulo aŭ nur revulo?

0