Kiam mi legas, mi ofte komencas pensi pri mia vivo. Hodiaŭ mi legis ĉapitron pri Pierre Cérésole, kiu fondis la Internacian Civilan Servon en 1920, skuite de la suferoj kaŭzitaj de la unua mondmilito. Privat skribas pri li tiel:
Li estis leginta la verkon de William James, en kiu la usona filozofo proponis armeon de pacaj batalantoj, kiuj estus pretaj doni sian vivon kaj sindonon, ne al batalo per armiloj, sed al helpo al viktimoj de katastrofoj, ĉu naturaj, ĉu aliaj.
Ankaŭ Cérésole fariĝis kvakero kelkaj jaroj poste (vidu mian pasintsemajnan enskribon pri kvakeroj).
Nu, pri kio tio memoriĝis min? Kiel deknaŭjara junulo, mi eniris la armeon, ne ĉar mi ĝi volis, sed ĉar ĝi estis la normala vojo. Retrospektive mi ankoraŭ ne havis idealojn sufiĉe fortajn por batali pro ili.
0