Kio estas kvakeroj?
Esperanto

Kio estas kvakeroj?

by

reading
language learning
culture

Hodiaŭ mi legis unu ĉapitron el la libro "Aventuroj de Pioniro" de Edmond Privat, samideano kiu konis Zamenhof. En la tempo de la unua Esperanta Universala Kongreso, li estis deksesjara junulo. Ekde 1924 ĝis 1928 li estis eĉ UEA-prezidanto.

En la kvardek-kvara ĉapitro, kiun mi ĵus legis, li skribis pri la kvakera movado. Tio estas religio, kiu metas valorojn kiel paco kaj respekto al aliaj homoj en la centron de la ĉiutaga vivo.

Li skribis "mi fine post tridek jaroj aliĝis al ilia Societo de Amikoj". Ĉi tio ne surprizas min, ĉar li skribis pri ĝi kun tia admiro.

Mi kredas, ke mi lernis pri kvakeroj en la lernejo, sed kiam mi legis la titolon de la ĉapitro, mi ne povis memori, kio ĝi estis. Kaj vi, ĉu vi sciis, kio estas kvakeroj?

0