Mi neniam pensis pri Esperanto tiel.
Esperanto

Mi neniam pensis pri Esperanto tiel.

by

language learning
psychology
friendship
relationships
daily life

Ekde du mil dek-kvar, mi studas Esperanton, sed vere mi estas kion multaj homoj diras "Eterna Komencanto".

Mi ne pensas ke esti eterna komencanto estas bona afero, sed estas la vero.

Tamen, ĉi tiu jaro mi decidis vere studi Esperanton kaj praktiki kun aliaj esperantistoj. Esperanto ĉiam estis mia plej ŝatata lingvo ĉar ĝi ne simple estas lingvo sed ideologio ankaŭ.

Por studi plibone mi ekaŭskultis esperantajn podkastojn, ekzemple: LBR X INK, kiu estas podkasto de denaskuloj.

Inter la ĉiujn aferojn ke Esperanto povas doni al la homoj, mi tute forgesis pri la plej grava: Espero.

Antaŭ kelkaj tagoj dum mi parolis kun mia amiko, Giĉjo, li subte ekploris. Tiam, mi tute ne koprenis kial li ploris, do mi demandis multfoje "Kio okazis? Kial vi ploras?". Li rigardis min kaj diris "Mi ploras ĉar mi pensis ke mi neniam povus paroli en alia lingvo, sed nun mi parolas Esperanton".

Dum longa tempo li studas la Anglan, sed ankoraŭ ne povas bone paroli ĝin, tamen en tiu momento, li flue Esperanton parolis. Esperanto donis al li konfidecon kaj esperon.

Paroli Esperante eble estas eta afero por ni kiuj jam parolas aliajn lingvojn, sed por kiu iu ĝis nun neniam parolis alian lingvon flue, ĝi estas ega afero.

Esperanto vere estas speciala lingvo por la mondo, mi pensas.

1