Kial mi lernas Esperanton?
Esperanto

Kial mi lernas Esperanton?

by

reading
language learning
hobbies

Mi eklernis Esperanton kiel juna knabino - mi havis nur sep jarojn. Miaj geavoj estis esperantistoj, kaj mi interesiĝis. Sed kiam mi ĉeestis la mezlernejo mi lernis la hispanan, kaj mi tute forgesis pri Esperanto. Tamen, mi neniam ĉesis ami lingvojn. Kaj mi neniam ĉesis legi. Mi legis ĉion, kion mi povis.

Post multaj jaroj, miaj geavoj mortis. Mia patrino ne amas lingvojn kiel mi, kaj ŝi ne volis havi ĉiujn librojn el la bibloteko de miaj geavoj. Tial mi nun havas multajn librojn en Esperanto.

Vi scias (ĉar mi diris tion) ke mi amas legi. Mi havis librojn... kaj mi ne povis legi ilin! Evidente, mi devus lerni Esperanton!

0