Hodiaŭ mi demandis al amikino, "kio estis la nomo de la retejo kiu permesas verki en nedenaska lingo kaj ricevi korektojn?" do jen mi denove apud mia klavaro.
Ankaŭ, mi rete trovis Esperantan reklamon por la Roskilde Festivalo; ili serĉas voluntulojn por fari mi ne ankoraŭ scias kion, kaj unun el la volontuloj mi konas per PasportaServo ĉar mi tranoktis ĉe li en Kopenhago en 2023 dum kiam mi interrelis. Eble do mi nun havas celon por mia venonta vojaĝo. La lasta vojaĝo estis mojosa kaj belega, kaj mi veturis el Angulemo al Bjalistoko kaj denove al Angulemo, per Bodø kaj Brno; tiu daŭris du monatoj, kaj mi uzis la PasportaServon en diversaj lokoj kiel Kopenhago, Oslo, Varsovio, kaj kompreneble Bjalistoko, kie mi renkontis multajn geesperantistojn.
La plej impona parto estis la vojaĝo inter Trondhjemo kaj Bodø - dek horoj en trajno, tri horoj por viziti la urbon, kaj ankoraŭ dek horoj nokte por reveni. Tio tute ne estis planita, sed unu dimanĉo posttagmeze mi estis en Trondhjemo kaj mi paŝis al la stacidomo por vidi ĉu ili havus biletojn. Fakte, la biletejo estis fermita, do mi provis konsulti la aŭtomatan biletmaŝinon, sed bedaŭrinde, tiu ankoraŭ ne funkciis. Ĝi suĝeris, ke mi telefonu al VY se mi bezonis helpon. Eĉ se mi ne bezonis helpon, fakte, mi tamen telefonis kialneece, nur por scii. La viro kiu respondis al mi estis tre ĉarma kaj post kelkaj minutoj mi ricevis retpoŝton enhavanta e-biletojn. Li trovis por mi isolan sidlokon en la unua klaso apud fenestro por iri kaj reveni nokte, senpage ĉar mia interrela paso pagis la sidlokon kaj mi eĉ ne bezonis pagi la reservadon. Post konversacio kun amikino en Francio, mi telefonis denove al VY kaj mendis dormĉambron por la nokta vojaĝo ĉar ŝi konvinkis min altgradigi mian bileton; mi laboris la morgaŭo kaj oni vivas nur unufoje.
La pejzaĝo inter Trondhjemo kaj Bodø vintre estas spirhaltiga. La principaj koloroj dum mia vojaĝo estis blanka, blua, kaj foje verda. Ĝi komencis ĉe la stacidomo je 07:58, kiam la granda trajno kun sia propra neĝplugilo eliris Trondhjemo Sentralstasjon kaj mi eklekis la fenestron kiel mense postrestanta spanielo. La Nordlandsbanen fervojo estas la plej longa fervojo en Norvegio, kaj estas la sola kiu uzas nur dizelajn lokomotivojn. La sola vojo transiras 293 pontojn kaj 154 tunelojn dum la 729km necesitaj por atengi Bodø. Dum la vojaĝo tra la monto Saltfjellet, ĝi eniras la arktan cirklon. Mi kaj la fingrapupo do nun estas arktaj esploristoj. Mi ne vere esploris Bodø ĉar mi havis nur kelkaj horoj kaj mi vojaĝis dimanĉe, do neniu estis malfermita ĉar ĝi jam estis 18:00. Mi kunportis piknikon do ne manĝis en la restoracio en la stacidomo, bedaŭrinde, sed promenis apud la maro, spektis la sunkuŝon, kaj frostiĝis. Je 21:10 la sama trajno eliris Bodø por atingi Trondhjemo la morgaŭo.
Mi enlitiĝis.
Tio do memorigis min ke mi devas denove vojaĝi ien kaj spronigas min planigi itinerion por (eble) iri al Roskildo. Mi ankoraŭ emus iri al la Eŭropa Esperanto-kongreso en Strasburgo, sed mi devos pripensi.