La unua horo de mia tago
Esperanto

La unua horo de mia tago

by

daily life

Kutime, mi vekiĝas al la sepa horo. Mi ne volas vekiĝi ĝis la sepa kaj duono, sed mia kato havas alian ideon. Mia kato postulas ke mi vekiĝas, kaj mi ellitiĝas, kaj mi donas al ŝi manĝaĵon. Do, mi kuŝas en la lito, sub la litkovrilo, kaj diras "Ne, Una, ne batu min!" dum tridek minutoj.

Poste, mi ellitiĝas kaj vestas min. Mi provas ne fali en la ŝtuparo, kun la kato sub miaj piedoj. Mi donas al ŝi manĝaĵon kaj iras al la salono por mediti. Poste, mi manĝas la matenmanĝon. Mi ne kutime preparas la matenmanĝo. En la pasinteco, nia kuirejo estis tre malgranda - tro malgranda por du homoj - kaj mia edzo preparis la matenmanĝon por ambaŭ li kaj mi. Nun, ni havas pli grandan kuirejon, sed ni havas nian rutinon kaj li daŭre preparas la manĝaĵon.

Dum la manĝado, mi legas la novaĵojn. Mi ne ŝatas esti nekonscia pri la mondo, sed mi ne ŝatas pensi pri tio tro da tempo, do mi legas la novaĵojn nur unu fojo tage. Ankaŭ mi legas iomete en esperanto aŭ en la japanan.

0