Mia plej ŝatata vetero
Esperanto

Mia plej ŝatata vetero

by

weather

Mia plej ŝatata vetero estas... nu, mi ne scias. Mi ne povas elekti nur unu tipo de vetero.

Mi ŝatas malpezan pluvon de printempo. Tiaj tagoj, kiam la vetero finfine estas varma post la longa vintro, sen ne jam tro varma. La suno brilas, kaj ankaŭ pluvas. Eble estas ĉielarko. Post la pluveto, la mondo ekbrilas.

Mi ankaŭ ŝatas la longajn somerajn tagojn, kiam la vespero daŭras eterne. La varmego de la tago malvarmiĝas kaj la birdoj kantas bele. En la malproksimo oni aŭdas la trankvilan paroladon de homoj en siaj ĝardenoj.

Vere, mi ŝatas la akran, krispan veteron de vintro. Ne la frostiĝanta pluvo, sed la sekaj tagoj ĝuas al mi, kiam la herbo brilas froste kaj la spiro nubiĝas antaŭ la vizaĝo.

Ni ne forgesu la aŭtuno. Tagoj kiam la arboj estas plenaj de frukto kaj la tuta arbaro ruĝiĝas. Mi scias, ke tio ne estas tipo de vetero, sed placas al mi.

Kiu estas via plej ŝatata vetero? Mi volas scii.

Headline image by nedaastani on Unsplash

0