Dum jam kelkaj tagoj mi jam estas vojaĝanta per trajno tra eŭropo.
Akcidente mi diris al amikino, ke certe jes mi irus vidi ŝin en Germanio, do estas unu semajno ke mi foriris de mia domo en Francio kaj pertrajnis ĝis Essen. Mi restis dum kelkaj tagoj kun amikino kaj ĵaŭdo veturis al Hamburgo por tranokti antaŭ ol preni trajnon ĝis Kopenhago.
Essen estas beleta urbo kiu antaŭe estis granda industria centro. Ĝi nun estas iomete trista, ĉar industrio foriris, sed tamen nun estas centro de kulturo kaj havas multajn aferojn vidi kaj fari. Ekzemple Dimanĉo: kiam mi alvenis, mia gastigantino havis du biletojn por koncerto de Max Reger ĉe la Filharmoniejo. Mi ŝatis la ĥoralajn verkojn kaj unu de la kelkaj verkoj por orgelo.
Lundo mi laboris iomete matene kaj poste vizitis la elektrikan muzeon en Recklinghausen. Neĝis mardo kaj merkredo sed ni tamen vizitis ŝkorian monteton, la Gasometro Oberhausen, kaj minejan muzeon.
Mia vojaĝo el Essen al Hamburgo estis senepizoda kaj mi sukcesis havi matenmanĝon en la manĝovagono, ĉar matenmanĝi en vera manĝovagono estas luksa afero. Mi promenis iomete en la urbo vespere sed, bedaŭrinde, pafado okazis en la centra urbo do mi ne eksploris la urbon vespere. Mi eĉ ne manĝis, ĉar mi forgesis iri serĉi restoracion. Ne ĝena, ĉar mi havis kelkajn manĝetojn en mia dorsosako.
Hieraŭ mi prenis trajnon de Hamburgo al Kopenhago, kaj suferis dum preskaŭ kvin horoj du aĉaj infanoj kaj iliaj aĉaj bruoj kal iliaj senzorgaj gepatroj. Ili bruis dum la tutan vojaĝon malgraŭ esti en la 1a klaso. Oportune, mi kunhavis orelŝtopilojn do mi sukcesis alveni en Kopenhagon sen morti ilin. Fakte, mi ne trovis rubejon sufiĉe granda por du kadavroj do mi restis saĝa.
En Kopenhago mi gastas per la #PasportaServo. Mia gastiganto eĉ serĉis min al la stacidomo kaj kondukis min buse ĉe li kie mi renkontis sian edzinon. La Pasporta Servo estas mirinda afero kiu helpas Esperantistojn trovi aliajn esperantisitojn tra la tuta mondo por tranokti ĉe ilin. Estas unu el miaj kialoj por lerni (kaj persisti kun) Esperanton.