En 2019, mi faris mian unuan interajlan vojaĝon de Francio, kien mi loĝas, ĝis Cluj-Napoca, kien mi decidis - post tro da pálinka - iri hejmen. Kia bela vojaĝo mi vivis, tra Svislando, Kroatio, Slovakio, Hungario, Romanio, Ĉeĥio, Germanio kaj Nederlando.
En 2022, mi aĉetis du-monatan interrajlpason dum la festoj por la 50a datreveno de Interrail, kontraŭde 50%! Mi povas vojaĝi sen limigoj en 33 landoj dum 60 tagoj en 1a klaso, kaj mi bezonas nur elekti celojn kaj trovi dormlokojn.
Ĉi foje, mi certe vizitos geamikojn en Germanio, Svedio, Estonio, Pollando, kaj denove Romanio kaj Slovakio, sed mi ankaŭ uzos PasportaServon por renkonti aliajn Esperantisojn kaj kontroli ĉu miaj penoj de lerni Esperanton valoris. Mi riskas, certe, renkonti strangulojn. Fakte mi esperas renkonti strangulojn ĉar kiu, vere, volus esti normala? Sed bonvolu paroli de aliaj aferoj ol esperanto aŭ LLZ; mi parolos pri ili kiam mi vizitos Bialistokon.
Sabato, matene, mi prenos mian unuan trajnon, de Angoulême (Angulemo?) al Strasburgo. Mi devas elekti ĉu mi restos en Strasburgo aŭ cu mi veturos iomete pli for (Kehl?) antaŭ vojaĝi al Essen dimanĉon.
Ĉufĉuf- estas la esperangla onomatopeo de la bruo de vaporatrajno. Ĉufĉufejo, ekzemple, estas pli agrabla ol stacidomo, kaj oni trovas ĉufĉufaroj, ĉufĉufistoj...
Sabato, mi estos ĉufĉufanta.