Hajkoj en Esperanto
Esperanto

Hajkoj en Esperanto

by

literature
weather
creativity
daily life

Tage mi verkas esperantajn hajkojn. Sed eble semajne mi afiŝos ilin ĉe Journaly :)

1

Kien mi iras?

Vent' iras laŭ sia plaĉ'

Ĝin nur sekvas mi

2

La pluv' malvarma

Fariĝos bela neĝ' se

Ni ĝin atendas

3

Kovranta neĝo

Nun kaŝas la problemojn

Sed baldaŭ fandos.

4

Neĝeroj dancas

Malgraŭ onidiroj pri

Morgaŭa veter’

5

Novjaraj celoj

Japane, Esperante

Mi skribos tage!

6

Ĉielo vintra

Tremante, mi ekvidas

La klarajn stelojn

7

Glaciaj stratoj

Endome ni promenu!

Dek mil momentoj

8

Solemaj tagoj

Tra la fenestro frosta

Sun' varmigas min

9

Nubego mola.

La kovranta planedo

Ne ellitiĝas.

10

Unu neĝoŝtorm'

Faris nek nordan tundron

Nek nunan lukton

11

Aŭdinte frapon

Mi malfermis la pordon

Nur vent' ĉeestis

12

Ne zorgu pri ke

La suno jam subiras

Ni daŭre ludos

0