Pli Ami Min Mem En La Proskima Jaro
Esperanto

Pli Ami Min Mem En La Proskima Jaro

by

relationships
lifestyle
daily life

Kiel estis mia 2021 jaro kaj kion mi esperas de la proksima jaro.

Mi povus diri ke la jaro de dumil dudek-unu aldonis al mi multajn novajn aferojn en mia vivo.

Mi preskaŭ povus diri ke mi havis plurajn malsamajn jarojn en nur unu jaro. (Ĉu ĝi senson havas?)

En la komenco de tiu ĉi jaro, mi laboris ĉe la Banko de Ĉinio en mia lando, estis sola kaj havis multajn problemojn pri mia emocia sano.

Tiam, kvankam mia ĉefo estis tro malafabla kun mi, kaj faris min plori en la banĉambro preskaŭ ĉiu-semajne, mi sentis ke mi ne povus rezigni tiun laboron. Tre estranga, ĉu ne? Bedaŭrinde, ni ofte havas problemojn rofigi aferojn kiuj estas malbonaj por ni.

En la tria monato de la jaro, mi konis mian aktualan koramikon, Giĉjo, kiu helpis min kompreni ke mi bezonis trovi psikologo por helpi min vidi aferojn kiojn mi ne povus vidi sole.

Post kiam mi komencis renkonti kun Patrino, la psikologino, mia vivo sanĝiĝis multe.

Mi finfine vidis ke la problemoj ke mi havis ĉe la oficejo ne estis ĉar mi faris ion malbone, sed ĉar mia ĉefo estis vere kruela homo kiu ŝatis humiligi aliulojn. Do, mi decidis trovi alian laboron kaj sukcesis en la trovo! Mi jam ne laboras en la banko, mi nun laboras en alia laborejo kie estas personoj kiuj ŝatas min kaj ke estas afablaj kun mi.

Labori tie, kvankam mi scias ke ne estas la laboro ke mi volas havi dum mia tutvivo, estas bone por mi, ĉar labori jam ne estas sufero.

Mia koramiko kaj mi jam estas kune por sep monatoj, kaj nia amrilato pliboniĝas ĉiutage. Li estas ege especiala al mi, kaj ekstudis esperanton por havi ŝatokupon similan al mi. Mi neniam pensis ke iu povus interesiĝi tiel por mi. Mi prezentis al li esperanton, sed li prezentis al mi esperantujon kaj por tion ĉi mi lin dankas. Mi jam ne min sentas sole.

Mi esperas ke en la jaro ke baldaŭ alvenas, mi povas koni novajn amikojn - ĉar mi preskaŭ ne havas amikojn, esti kun Giĉjo kaj havi multajn belajn momentojn kun li, kaj lerni novajn aferojn pli multajn temojn.

Se la pandemio jam ne estas, mi volus vojaĝi. Kaj se mi havas monon, mi ŝatus studi en Portugalujo.

Mi volas pli ami min mem en la proksima jaro, respekti mian ritmon de vivo kaj mi jam ne volas kompari min kun aliajn personojn. Mi jam ne volas eviti min vidi sur la spegulo aŭ malami mian korpon.

Mi volas akcepti min tia kia mi estas. Akcepti miajn bonojn kaj malbonojn.

Mi jam ne volas timi malpravi.

Mi jam ne volas timi trovi.

Mi ne scias kial, sed mi sentas ke dumil dudek-du estos jaro por multaj bonaj novaĵoj en nia vivo.

Mi esperas ke ni ĉiuj havu mirindan jaron!

Feliĉan Novjaron, geamikoj!

1